|
La Familio Carpzov
La familio Carpzov estis unu el la plej influ-havaj familioj de erudituloj de la 16a ĝis 18 jarcentoj en centra Germanujo. Multaj familianoj fariĝis famaj siatempe precipe kiel konservemaj Luteranaj teologoj, juristoj kaj administraciuloj en publika servo. De Simon Carpzov I-a, urbestro de Brandenburg ĉe la Havelo, kiu mortis en 1580, tri ĉefaj branĉoj de la familio estas spureblaj en la urboj Leipzig, Helmstedt kaj Coburg. Pro geedziĝoj la familio Carpzov estas rilatata al multaj aliaj gvidaj familioj en tiuj kaj aliaj urboj. Konataj posteuloj estas ekz. la komponisto Hans von Bülow, la spirita „patro“ de la Berlinaj muzeoj Arnold Wilhelm Bode (1845-1929), la piloto Manfred von Richthofen, konatal kiel la Ruĝa Barono dum la unua mondmilito, Reĝino Beatrikso de Nederlando (nask. en 1938) k.a.
La riĉa genealogia, biografia kaj scienca literaturo pri la familio kaj kelkaj familianoj apenaŭ plu estas superrigardebla. Tiu ĉi retprezento volas ebligi unuan aliron al la familo kaj ĝia epoko per genealogia metodo. Referencoj al fontoj en la Reto helpu al historiistoj ekkoni la rolon ludatan de Carpzov-anoj en la tiutempaj diskutoj politikaj, religiaj kaj juraj.
La Ret-projekto kunlaboras kun la Carpzov-Fondaĵo en Ludwigslust, Germanujo. Kompletigoj kaj korektoj estas bonvenaj.
Jenaj indikoj helpu orientiĝi en nia Ret-prezento:
|